FABELOJ
eLIBRO Franjo Modrijan
Fabeloj
I 1N K O
eLIBRO
eLIBRO
FABELOJ
Franjo Modrijan FABELOJ
eLIBRO Aran¸is: Franko Luin
ISBN 91-7303-079-1
[email protected] http://www.omnibus.se/inko
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO FEBRUARO 2001
2
eLIBRO
FABELOJ
I. Judito dormas
L
a brulru¸a luno na¸as sur la çiela maro kiel purpura ÿipo, glitante tra la trembriletantaj, nenombreblaj steloj kaj steletoj. La mistera re¸ino de la nokto, de la son¸oj kaj fabeloj, veturas çirkaûen por feliçigi la homaron per dolça ripozo. Enrigardante la fenestrojn, ¸i salutas siajn dormantajn gekarulojn. Judito dormas en sia lito. Ÿi son¸as, la senkulpa, dektrijara knabino, kun çarma rideto sur la etaj lipoj. Ÿiaj pensoj estas tre okupataj per belegaj fabeloj. Ÿi estis finleginta la lastan fabelon el sia riçe ilustrita fabellibro kaj nun ÿi ekdormis… Ÿia libro kuÿas trankvile sur sia loko en granda ÿranko kaj dormas. Jes, ¸i dormas, sed ¸ia internajo pli kaj pli vigli¸as; çiuj literoj movi¸as, vivi¸as… La unua mallaûte ekparolas. —Nia patrineto dormas. Ni forlasu niajn pa¸ojn kaj iru al Judito! Ni rakontos al ÿi fabelojn, kiujn ÿi tre ÿatas, por ke ÿi povu pli dolçe son¸i, nia bonkora belulino. 3
eLIBRO
FABELOJ
—Jes, jes! konsentas la aliaj unuvoçe. Ni iru! La literoj pligrandi¸as kaj, malsupren grimpante kaj paÿetante, ili direktas sian iron al la son¸anta dormulino. —Kion vi serças tie çi? subite demandas granda cifero per ordona voço. —Ni volas viziti Juditon! Sed kiu vi estas? —La cifero tri de la murhorlo¸o. Al çiu el ni estas permesite promeni laûvice çiunokte po unu horo sur la planko de tiu çi çambro por gardi Juditon. —Dume ni estas al ÿi rakontontaj belegajn fabelojn. La literoj svarme alvenadas, kiel formi¸oj el sia lo¸ejo, tutplene superÿutante kaj okupante la litkovraîon.
4
eLIBRO
FABELOJ
II. La literoj parolas
J
udito, çu vi konas nin? —Jes, vi estas al mi konataj, karaj literoj, el mia fabellibro! —Çu vi volas aûskulti fabelojn? —Tre volonte! Sed kie ili estas? —Çu vi ne scias, amata çarmulino, kie estas la patrujo de la fabeloj? Aûskultu do! Tie malproksime, en la lando de la fantazio kaj eterna son¸o ili lo¸as, la belegaj knabinoj; oni nomas ilin fabeloj. Çiunokte, kiam la tero trankvili¸as kaj la bonaj infanoj ekdormas, dissendas ilia juna potenca re¸ino çarmegajn fabelojn al tiuj, kiuj ilin amas, por plidolçigi iliajn son¸ojn. —Mi tre sopiras al tiea lando, por vidi la mildan diinon, la belan re¸inon de la fabeloj. —Nur en son¸o oni povas vidi ÿin. Ÿia viza¸o brilas kiel la ridetanta sunlumo. Sur oraj aerinsuloj kun mirindaj grotoj kaj sanktaj fontetoj staras kristalaj palacoj, meze de ensorçitaj arbaretoj: ÿia lo¸ejo. Nur feinoj kaj niksinoj, nimfoj kaj elfknabinoj, gnomoj kaj koboldoj estas iliaj gastoj. Sur paradizaj valoj kun florantaj herbejoj kaj bluaj lagetoj ili promenas, kantante kaj dancante en ar¸enta lunlumo, envolvitaj en travidebla vualo de blankaj nebuletoj. En la lando de la fabeloj la malbono kaj la morto estas nekonataj. Tie en la alta templo de la sankta fantazio regas sen5
eLIBRO
FABELOJ
morteco, pura gajeco, nura boneco. La tuta naturo tie dormas kaj son¸as pri misteraj sekretoj de la tera patrino.
6
eLIBRO
FABELOJ
III. La fabelo venis
G
randa rajdisto, kiu kune kun literoj estis forlasinta la unuan, multkoloran ilustraîon de la fabellibro, aperis, kriante per forta, triumfa voço: —Ÿi jam estas venanta, la bela fabelo! Jen ÿia sekvantaro! foriru, literoj! La stansoldatoj, kuÿantaj en granda, ligna skatolo, apartenantaj al la frato de la dormanta knabino, veki¸is kaj, elsaltante, ili baldaû staris en la vico antaû la nobla rajdisto, por fari ordon. La dormoçambro plilongi¸is, plilar¸i¸is; stranga lumo ekbriligis la çambron. Tintiloj kaj sonoriloj eksonis. Malgrandaj gnomoj, apogante sin sur bastonetoj, alvenadis. Babilante kaj ridetante ili ekçirkaûstaris la liton de Judito. Ilin sekvis mentonbarbaj koboldoj kun trumpetoj kaj lanternoj. Starante spalire kun la stansoldatoj, subite çiuj eksilentis. Jen jam estis la çarmega knabino, kun ora diademo en nigraj harbukloj. Ÿi estis la fabelo, unu el la multnombraj servistinoj de la fabelre¸ino. Beletaj elfinoj çirkaûiris ÿin, portantaj plurkolorajn, bonodorajn bukedojn. La çambrego fari¸is paradiza, belegaspekta ¸ardeno.
7
eLIBRO
FABELOJ
IV. La balo
A
lpaÿinte al la lito de Judito, la fabelo milde kaj dolçe enrigardis ÿiajn son¸etantajn okuletojn. Ektuÿinte ÿin, ¸i karesis ÿiajn vangojn per rozkolora, parfumplena mano, kaj diris: —Judito, mi venis! Vi volis vidi kaj aûskulti fabelon! Ni nun volas amuzi vin, karulino. Hodiaûan nokton ni solenos dancfeston! La elfinoj konsentis, ¸ojsaltetante. La stansoldatoj, gnomoj kaj koboldoj kaûrekuÿigis sin, malplenigante la dancejon. La klavaro de la fortepiano belege eksonoris. Delikataj knabinetoj, kurveninte el ¸i, sidigis sin sur la plankon. Akompanante sin per dolçaj kantoj, ili ludis diajn melodiojn sur siaj instrumentoj. La elfinoj komencis rondodancon; en ilia mezo aerdancis, kiel orumita nebuleto, la çarmega fabelo. Nun aperis strangestaîoj: el la angulo algrimpis ¸ibulo longharulo, kiu, kapturni¸ante kaj saltante, amuzis la knabinon. Li fajfalvokis koboldojn, kiuj, ronddancante kaj saltetante, laûte kantadis kaj kriadis. Judito ridis; la fabelo sidis çe ÿia flanko. Jen alvenis blondhara junulo. —Via memoro! flustris la fabelo. La frato de via animo! Lo¸inte çe vi de la infaneco ¸is la maljuneco kaj rakontinte al vi
8
eLIBRO
FABELOJ
çiujn okazintajojn de via vivo, la memoro forlasos vin, kiam vi mortos, alflugonte kun via animo al la eterna Dio. —Kaj çi tiuj knabinetoj? —Çi tiuj flugestaîoj estas viaj pensoj. Vivante kiel koloraj bildoj en via animo, ili parolas kun vi, kiam vi estas sola. Çi tiuj knabetoj estas amoretoj, viaj deziroj. Çiunokte ili kunvenas, amuzigante vin per vivaj teatraîoj. Vi tiam vidas en viaj son¸oj belegajn bildojn. La homfiguraj spiritoj flugdancadis, la junulo blondharulo rakontadis çarmajn rakontetojn. Kiam la movi¸antaj ombrofiguroj estis malaperintaj, Judito ekvidis en siaj manoj belegan libron! —Jen unu donaco de nia bonega re¸ino: la orbindita fabellibro! Prenu ¸in: vi vidos miraklojn! Neniam vi povos trarigardi la mirigajn, parolantajn ilustraîojn; ili estas senfinaj!
9
eLIBRO
FABELOJ
V. La re¸a festo
P
aradiza pejza¸o kuÿis antaû ÿiaj okuloj. Lar¸a, blanka strato alkondukis, tra belegaj arbaretoj, al granda palaco kun cent turoj kaj marmora ÿtuparo. Orvestistaj kavaliroj, sekvataj de junaj, belaj pa¸ioj, rajdadis al la palaco. La re¸o aran¸is ¸ojfeston por fari honoron al la re¸ino de la fabeloj. Ÿi mem estis promesinta veni tiun vesperon por rakonti fabelojn. Dukoj kaj dukinoj, princoj kaj princinoj, la tuta nobelaro alvenadis grandamase en longegan kronsalonon. La re¸o sidis sur ebura trono meze de siaj korteganoj. La mozaika planko estis kovrita per molaj, multekostaj tapiÿoj. Pezaj diamantornamitaj kandelabroj plenigis la salonon per multkolora brilo. Kiam çiuj festvestitaj gesinjoroj jam sidis sur grandaj, purpuraj se¸oj en longaj vicoj çe la ortapetitaj muroj, la re¸o ekparolis per afabla voço: —Nobelaj gesinjoroj! Ni kunvenis al la hodiaûa festo por aûskulti çarmajn fabelojn de la re¸ino mem. Mi estis invitinta çiujn gekonatojn; espereble neniu estis forgesita. Tiam aûdi¸is laûta voço —Judito mankas, la senkulpa belulino! Voku ÿin! Mi ÿin elektis princidino!
10
eLIBRO
FABELOJ
VI. La fabelre¸ino
E
ktimigite eniris Judito la re¸an salonon, vestita per luksa vestaîo, ornamita per ora diademo. Çiuj gastoj ekflustris, entuziasmi¸intaj: —Çarmanta knabino! Vera princidino! La re¸a salono ekbrili¸is per fortega lumo; kantantaj paradizbirdoj enflugis, agrabla odoro plenigis la salonon, mola, dolça muziko eksonis. La çambrego alii¸is: oni sidis en ensorçita arbareto. Sennombraj estaîoj aperis, beletaj sorçistinoj superÿutis la plankon per odorantaj floroj. Sur purpuraj fungoj sidis ridantaj, kolorvestitaj koboldoj. Gnomoj kaj gnominoj çirkaûsaltetadis la surprizitajn gastojn, surgenuigante sin. Belegaj feinoj, çarmaj niksinoj kaj orharaj elfinoj alpaÿadis, dancante, kantante. Nebulitaj fabeloj flugpendis super la kapoj de mireganta korteganaro. Jen aperis kvar flugetantaj cignoj kun luksa veturilo kaj çiela baldakeno, plena de juvelÿtonoj. Jen sidis ÿi mem, en briletanta, duondiafana vualo, tiel belega, ke la okuloj de festantoj ne povis enrigardi ÿian viza¸on. Çiumomente ÿi alii¸is — ÿi havas nekonstantan formon — kaj çiam ÿi fari¸is pli bela. La melodia ario de la muziko pliforti¸is, la birdoj ¸oje flirtadis, ÿia sekvantaro kantadis. Sed kiam la fabelre¸ino kun dolçagrabla rideto ekparolis karesvoçe, çiuj subite eksilentis kaj ne aûdebli¸is ia sono. 11
eLIBRO
FABELOJ
VII. Kio estas fabelo?
Ç
iu konas fabelon, mirindan rakonton, kiu amuzante nobligas la puran infanan koron kaj plidolçigas la senkulpajn son¸ojn de revemaj knabinoj. Belsona, kiel dia kanto, estas mia voço. ¯i ekçarmas çiun orelon, ¸i kortuÿas çiun animon, plenigante ¸in per eterna beleco. Miaj brilegantaj okuloj parolas pri la sankta, pura amo. La fantazio kaj la poezio kreis mian miljaran patrujon, la son¸on de la homaro, en kiu oni forgesas siajn suferojn. La fabelo rakontas pri çio, kio ekzistas sur la mondo. Çio estas ebla, ÿangebla. En nia lando la tuta naturo fari¸as eterna fabelrakonto. Per brilantaj flugiloj la fabeloj migras de loko al loko. Çiu akceptas ilin, çu en la palaco, çu en la malriça dometo. Çiuj popoloj nin konas, adoras, kaj diigas. La poetoj glorigas nin. Çiu generacio ¸ojvenas al ni por satigi siajn sopirojn al la pura beleco. La junularo amas nin kaj son¸as pri ni la unuajn son¸ojn. La avino rakontas fabelojn al siaj genepoj kaj tiuj al siaj. La fabelo vivas eterne. Jarcentoj kaj jarcentoj jam estas pasintaj, sed mi çiam vivas, juna kaj bela, kiel la miljara floro. Mi vidis vin kiel infanojn, mi vidos viajn pranepojn, kiel maljunulojn, kaj mi al ili rakontos novajn fabelojn. La fabelo rekondukas la homajn pensojn en la infanan junecon, kiam 12
eLIBRO
FABELOJ
çiu travivis la plej feliçajn tagojn de sia vivo. La infanoj tial estas miaj plej amataj gastoj.
13
eLIBRO
FABELOJ
VIII. La bela princo
E
stis iam bela princo — la fabelo komenci¸is kiel vera teatraîo. Li pripensadis çiam nur pri la morto, pri la tempo, kiam li kuÿos en la tombo, dum la aliaj homoj paÿados sur la mondo, kiel li nun. La suno brilos, kiel hodiaû, kiel hieraû, kiel antaû miljaroj. ”Jes, kiel malgrandaj kaj mallongvivaj ni estas kompare kun ¸i, kiu eklumigas, kaj varmigas la teron! Komparate kun la eterneco, nia vivo estas nur unu guto en la maro. Çia vivo çi tie pasas, nur la mondo kaj la suno staras çiam neÿan¸eblaj!” ¸emetparolis lia koro. Rajdante tra la kampoj, li iutage ekvidis antaû si florantan, serenaspektan knabinon. Li ektremi¸is, surprizita kaj ektimigita. —Kara princo, çu vi serças fabelon? —Jes, bela diino! Nia mallonga vivo ne plaças al mi! —Jen la odoranta, veki¸anta naturo, la printempa juneco kaj beleco, la dia poezio, la sankta mistero de la eterna mondfabelo! Çu vi ne vidas, ne aûdas ¸in? Çiu vivo, çiu estaîo estas po unu rakonto. Rigardu naturon kaj vi vidos kaj aûdos fabelojn.
14
eLIBRO
FABELOJ
IX. La himno de la naturo
L
iaj sentoj preskaû forlasis lin, la pensoj distri¸is çiuflanken. La oreloj aûskultadis la dian muzikon de la naturo, la okuloj rigardadis la miraklojn, la koro sentis nekonatan feliçon. Li kontakti¸is kun la sanktaj misteroj de la terpatrino. Grandega fantomo eksaltis el la tero, altkreskante kaj etendante la manojn al la çielo. La animo de la naturo laûtkantadis la himnon de la universo. Çio akompanis ¸in. Montoj kaj arbaroj ekbruis, valoj kaj herbejoj eksonis: la tero kantis sian matenhimnon al la Çiopotenculo. Neniu prezentaîo povas esti tiel bela, neniu muziko povas soni tiel dolçe, tiel pure. Dum tiuj momentoj la princo ekvidis la dian belecon, la novan vivon de la veki¸anta naturo. Jen estis ¸ojplenaj, apenaû videblaj sorçestaîoj kun vivantaj trajtoj. Lumbriletante kaj dolçkantante ili flugdancadis milope en la karesa suno kaj plenigis la superteran aerspacon, sidi¸ante sur liaj ÿultroj. Kiu ilin vidas kaj aûdas, estas feliça homo. Oni nomas ilin voçoj de Dio. La briletantaj steletokuloj kortuÿe ridetis, la infanaj buÿetoj movi¸ante aûdigis sanktan kanton, kiu unui¸is kun glorigaj himnoj de la printempa vivo.
15
eLIBRO
FABELOJ
X. La servistino de Dio
L
a figuro de la fantomo jam malklari¸is kaj aeri¸is, atinginte la çielon, kiu montri¸is mirinde bela. La princo suprenrigardis kaj ekvidis la dolçafablan viza¸on de Li mem. Li falis teren senkonscie. Rekonscii¸inte, li flustris: ”Granda, majesta, Vi estas, patro nia.” Lar¸a çielarko aperis. Belkreska knabino malsuprenpaÿetis, alparolante la princon: ”Mi estas la feliço. Dio faris min re¸ino de la mondo. ”La unua homparo nomis min eterna vivo. Sed kiam la prahomoj perdis tiun çi donacon de Dio, mi forlasis ilin. De tiam ni serças nin reciproke: la homo feliçon, mi la homon. ”Mi estas la simbolo de la homa kaj surtera vivo: nun oni nomas min morto. Sed mi estas bonkorulino, liberigante la mortemulojn de çiu malbono. La mortdeva okulo ne povas vidi la senmortecon. Nur vi estas la elektito de Dio. Vi ne mortos, vi vivos eterne en la fabelo.”
16
eLIBRO
FABELOJ
XI. La karmezina papilio
L
a birdoj flugetadis, ¸ojkantante, la floroj movis la kapojn en printempa venteto, la papilioj flirtadis, la abeloj zumadis, la princo staris senmove. Jen bela, ru¸a papilio; li kaptis ¸in. —Çarma estaîeto, rakontu al mi fabelon! —Aûskultu! Estis iam juna dancistino, tiel bela, ke eç la birdoj ekstaris, vidinte ÿin. Ÿi povis danci tiel çarme kiel la an¸eloj mem! La papilio malaperis, belega knabino dancis en la teatro. Antaû la re¸o kaj liaj korteganoj ÿi saltadis tiel alte kaj facilmove, ke ÿi ÿajnis havi flugilojn. Oni kredis, ke ÿi estas vera feino. La re¸o aran¸is grandan edzi¸ofeston. Sed la juna dancistino forkuris el la palaco por vivi en la libera naturo. Vidante la flirtantajn birdojn kaj papiliojn, ÿi volis i¸i malpeza papilio, flugetante de floro al floro. Ÿia deziro estis plenumita. Dancante kaj saltante, ÿi flugpendis en la aero kaj alii¸is. Kiel purpura papilio ÿi komencis flirtadi, bonkore dankante al la çiopotenca Dio. Ÿi ricevis de Li la senmortecon, por ek¸ojigi la naturon per sia gracia flugetado. Kiu ÿin kaptas, povas vidi la mirakton de la naturo: la belan dancistinon. La papilio denove aperis, briletanta en la sunlumo kiel granda perlo. Ekflugetinte, ¸i sidigis sin sur blankan floron. 17
eLIBRO
FABELOJ
XII. La ne¸blanka floro
Ÿ
i i¸is senmorta! ekflustris la princo. —Jes! komencis la floro. La vivo en la naturo ne perdi¸as! La vivo forlasas mortintan estaîon por eniri alian. Ankaû via animo vivos eterne kaj la memoro pri vi restos en la fabelo! —Çu tio estas vera? ekkriis la princo kisante la floron. La floro tiumomente malaperis, la papilio diris per ridetanta voço: —Vi estas feliça, kara princo! Vi ricevis de la floro cent jarojn da homa vivo! —Cent jarojn? Kiu donis al ¸i tian potencon? —Estis iam orfa knabo. Forpelite de la homoj, li forlasis la malbonajn vila¸anojn, rifu¸onte en arbaron. Li ja havis neniun, kiu volus konsoli kaj satigi lin. La bestoj ne estis tiel malbonkoraj, ili faris al li kuÿejon kaj ludis kun li. Sed li ploris, ne volante plu vivi kaj almozpeti. Li nur volus repagi çion al la malbonfarantoj. Aûdinte liajn plendojn, la feinoj plenumis lian deziron. Li farigis ensorçita, blanka floro. Çiu malbona homo mortas, tuÿinte ¸in, sed al bonkoruloj plilongi¸as la vivo.
18
eLIBRO
FABELOJ
XIII. La floranimoj
Ç
u la floroj havas animon? demandis la princo, ekvidinte la reaperintan floron. —Jes! Çiu estaîo en la naturo! Kiam la floroj dormas, la animoj forlasas ilin, vi devus fari¸i tre malgranda. Prenu tiun velkintan floron kaj enirigu vian animon. La princo pli kaj pli malgrandi¸is, fari¸ante floro. La suno subiris, la floroj ekdormis, la animoj eliris. La princo vidis sin malgranda kaj enmiksis sin inter ili. Kunveninte sur la kampo, la animoj amuzi¸is per ludo kaj dancado. Jen aperis ilia re¸ino, bela kiel kristala stelo, varme salutante la princon, sian novan amikon. —Via vivo estas plej agrabla. Ÿajnas al mi, ke mi jam estis iam floro. —Jes, vi estis! respondis la florre¸ino.
19
eLIBRO
FABELOJ
XIV. La arbardiablo
F
orta ventego ekblovegis — la spirego de diablo — reson ante kiel fulmotondro. ”Silentu! Arbardiablo! ” ek¸emegis la floranimoj. Nigra nubego, kiel granda kovrajo, surtegis la çielon. Oni ekvidis du fajrajn okulaçojn de la monstra giganto, kiu duonfrenezi¸ante grandpaÿe flugkuris el la arbarkreskaîo. Pezaj rosgutoj faladis de lia aça barbo. Grimacridetante kaj elgor¸blekante, li pelegis antaû si multegon da sova¸aj hundoj kaj sangavidaj lupoj. Bruega galopado strange sonigis la teron. ”Ho-o! Mi piedbatos la mondon!” kriegis la malbonhumora maljulnulaço kun dislar¸igita buÿo en granda kolerekflamo. Malbondezirege li minacis, manegsvingante kaj malantaûen klinante la kapon. Çi tiu grandegulo estis iam drinkulo, brutulo, kiu per helpo de la diablo mem faradis dum sia tuta vivo nur malbonaîojn. Ne zorginte pri sia almozpetanta familio, li finfine frenezi¸is. Sed Dio kondamnis la ebriulon al senhalta kaj senripoza vagado. Lia animo neniam povos vidi la çielon. Tiel rapide, kiel li venis, li malaperis.
20
eLIBRO
FABELOJ
XV. La malica sorçistino
L
a naturo eksenmovi¸is, la princo diris: —Mi vidas, ke ekzistas ankoraû multe da malbonaj homoj sur tiu çi mondo. —Jes! La fabeloj tre ofte parolas pri ili. Vivis iam malbonkora maljunulino, kiu malamis la mondon. Ÿi estis tiel potenca, ke eç spiritoj obeis ÿin. Por mortigi kiel eble plej multe da homoj, ÿi faris ensorçitan, belegan arbareton, el kiu neniu plu povis eliri. Çiu estis dediçita al la neevitebla morto, çar la okuloj de la fikse rigardanta maljunulino lin tuj aliformigis en ÿtonon. Nur teruraj, senvivaspektaj statuoj staris tie en la re¸olando de la morto. Iam deiris en tiun arbareton la juna re¸idino mem kaj fari¸is ÿtono. La sova¸a sorçistino malafablamiene ekridaçis, kontentege kaj ek¸ojigite enrigardante la noblan viktimon. Senlima timo kaptis la urbanoj; neniu kura¸is forlasi la domon. La malfeliça re¸o sidis pala kaj senmova sur sia trono. Liaj haroj grizi¸is pro mal¸ojo.
21
eLIBRO
FABELOJ
XVI. La nobla kavaliro
T
iam eniris bela kavaliro, promesante, ke li estas mortigonta la maljunan sorçistinon. La re¸o diris: ”Mi donacas al vi tri kastelojn, sed se mia filino revenos viva, ÿi esti¸u via edzino!” Preninte kun si çashundon, pafarkon kaj trançilon, la kura¸a junulo eniris la mirindan arbareton. Ekrigardinte belan statuon, li ektremi¸is ekkolerigita: ankaû la re¸idino ÿtonigis! La hundo maltrankvili¸is. Jen almarÿis abomena virinaço kaj ekstaris antaû la re¸idino, ridaçrigardante la ÿtonigitan knabinon. La besto sin îetis al la malbela virino, disÿirante ÿian vestaîon. Sed ÿi ridetis raûkvoçe: ”Ho, hundaço! Kion vi volas?” La brava besto jam estis rigida, ÿtonigita. La luno eklumis, la abomena vizago de la sorçistino ekvidi¸is. La kavaliro tiumomente jam kaptis singardeme sian pafarkon: la sago bonege trafis la bruston de la maljunulino. Mallaûte ekkriante, ÿi renversi¸inte mortfalis teren. Ÿia koro ne batis plu. Alproksimi¸inte, la junulo detrançis la açan kapon. Fortega tondro eksonoris, la arbareto malaperis, la statuoj ekvivi¸is. Dankeme salutante sian savinton, la revivi¸intoj akompanis lin al la urbo. La feliça, kura¸a kavaliro festis kun la bela re¸idino grandan edzi¸ofeston.
22
eLIBRO
FABELOJ
XVII. La re¸idino de la birdoj
E
l la sango de la mortigita sorçistino elkreskis belega knabino. Oni nomis ÿin re¸idino de la birdoj. Ÿiaj birdoj kantadis per homa voço tiel çarmajn melodiojn, ke oni povis forgesi la tutan mondon. Belegaj princidinoj, nobelaj kavaliroj estis bonvole gastigitaj en ÿia kastelo. Sed çiutage malaperis po unu plej bela knabino kaj nenie oni povis trovi ÿin. Volante esti la plej bela, la kruela gastigantino aliformigis çiam po unu knabinon en beletan birdeton. Kaptinte unu birdon, unu kura¸a kavaliro ekscii¸is pri la sekreto de la mistera malaperado. Ÿi posedis oran ringon, pere de kiu çiu ektuÿito laû ÿia volo aliformi¸is. Nokte la kaptita birdo revenis al la kavaliro, alportinte la ringon. La venontan tagon li vizitis la kruelulinon. Mal¸ojege ÿi sidis en sia parko: ÿi ne plu havis la sorçantan ringon. La kavaliro prenis la pali¸intan re¸idinon je la mano, akre enrigardante ÿiajn okulojn. Ÿi fari¸is birdo, kiun li enka¸igis. Ricevinte sian antaûan formon, la knabinoj dankis al li pro la savo. La kavaliro portis la birdon hejmen. La tuta lando gloris lin. Îetinte la ringon en la riveron, li esti¸is princo kaj edzi¸is al la plej bela princidino. La re¸idino de la birdoj kantis tiam vemalgajajn melodiojn. Ÿi fari¸is malbelkanta korniko. 23
eLIBRO
FABELOJ
XVIII. La paradizbirdo
A
ûskultu! Jen kantas la paradizbirdo.” Dolça birdkanto eksonis: dia lulkanto, kiu enson¸igas çiun homon en centjaran son¸on. La pura, belsona voço resonis en la trankvila nokto, kiel an¸ela sonorilo sur la çielo. La birdo kantis pri la çiela beleco, pri la eterna harmonio de la universo. Dio lasis al ¸i la çarmegan voçon, kiam ¸i i¸is birdo el bonkora, mortinta kantisto. Kiam li kantis, akompanante sin per mistertona harpo, çiu forgesis sian vivon, son¸ante en paradiza kantmelodio. Mortonte li kantis kortuÿantan kanton pri la morto de la naturo. Çiuj birdoj ploris, aûskultinte lin, mortantan kune kun la vintra naturo. Donacite de Li per eterneco, li nun kiel birdo feliçigas la homojn per sia dia voço. Feliçaj estas tiuj, kiuj povas aûskulti la centjaran, neelkanteblan lulkanton pri la eterna belega naturfabelo.
24
eLIBRO
FABELOJ
XIX. La çevalbirdo
V
eki¸inte el centjara son¸o, la princo mal¸oje ek¸emis. La fabelo ja estas nur ÿajno, mensogo! —Kaj tamen la vivo sen fabelo ne estus dolça, agrabla! diris sonorridetanta voço. —Çu vi estas ankoraû tie çi, fabelo, bela diino? —Sciu, ke la homa vivo estas la plej bela son¸o de la naturo, la plej bela fabelo de la mondo. Son¸u ¸in! Li restis sola. Çu mi ankoraû son¸as? li demandis sin. Çu tio çi, kion mi vidas, estas nur viva, son¸a bildo? Li ekkonis la vojon, kondukantan al la monteto, sed — lia kastelo estis ruino! Atesto pri malnovaj tempoj! Li ekploris. Çio pasas sur la mondo! Kiel li estis travivinta tiom da jaroj? Jen belega çevalbirdo! —Kien vi estas forfluganta, kara besto? —Mi atendas fabelon, por forporti ¸in en la orienton. Tie vivas belega re¸idino. La fabeloj estas ÿiaj çiutagaj gastoj. La floraga feino denove aperis; la princo genui¸is antaû ÿi. —Bona fabelo, prenu min kun vi! Mi ne povas plu vivi tie çi en mia ruini¸inta kastelo, elson¸inte la belan son¸on, la dolçan fabelon de mia vivo. Mi sopiras al feliça lando de la son¸o, de la beleco, de la fantazio! —Vi povas iri tien kaj i¸i senmorta. Mi ja estas via fabelo! Naski¸inta la saman tagon, mi akompanas vin la tutan vivon. Çiu homo havas sian fabelon. Ni iru! 25
eLIBRO
FABELOJ
XX. Judito veki¸as
A
nkaû Judito havas sian fabelon. Ÿi ne sciis tion çi. Sed la filo de la suno, restinte vespere, kiam la sunre¸o kunvokis al çielo siajn filojn, çe la bonkora Judito, diris al ÿi çion, rakontante al ÿi belegajn fabelojn la tutan nokton. Sed la sunre¸o bone sciis, ke unu radio mankis, kaj dissendis siajn multnombrajn filojn por serçi ¸in. La suno jam levi¸as, ru¸kolora, kiel pura purpuro. El ¸ia brila viza¸o eliris ora araneo, komencante plekti lumantajn fadenojn, varmajn lumradiojn, sur kiuj malsuprengrimpis diverskolorigitaj pa¸ioj, servantoj de la çielre¸o. La araneo plektas oran reton, brilantan vualon, purpuran kurtenon, por kovri la sanktecon de la dia fabelo al la realeco de la tera vivo. Judito malfermas siajn okulojn pli kaj pli. Ÿi sentas la varmigantajn radiojn, ekbriligantajn la çambron. La suno kisas ÿiajn vangojn, ÿiajn okulojn, salutante ÿin: ”Bonan matenon, Judito!” Veki¸inte, Judito çirkaûrigardis ekmirigite, mal¸oje flustrante: —Kiel bela estis la nokto, kiel dolça la son¸o, plena de fabeloj! Sed mi nur son¸is! —Jes, vi son¸is, Judito, kaj vi povas ¸oje trason¸i la junecon, la plej puran son¸on de via senkulpa vivo, vian belan fabelon! diris karesvoçe la suno kaj kisis ÿin denove. El ÿiaj 26
eLIBRO
FABELOJ
okuloj ekrigardis la çiela filo kaj la dia patro ekridetis ankoraû pli agrable…
27
eLIBRO
FABELOJ
www.omnibus.se/inko
ISBN 91-7303-079-1 28